En Haitio, la manifestacioj de la radikala opozicio multobliĝas por postuli la foriron de la prezidento Martelly. Pluraj miloj da personoj denove defiladis sur la stratoj de la ĉefurbo, sabaton 7an de februaro 2015, por denunci koruptadon kaj postuli malaltigon de la prezoj de karburaĵoj. La dato estis grava por la opoziciuloj, ĉar en 1986, la 7an de februaro, Jean-Claude Duvalier estis forpelita de la lando post jaroj da diktaturo.
La kolero de la opoziciuloj al la prezidento Martelly ne malfortiĝas, kaj multaj studentoj nun kuniĝas kun la manifestacioj. En bruado de postuloj Mayson Toussaint, 29-jaraĝa, sin deklaras lacega de la nuna registaro. Li haltigas ĉe la mikrofono de RFI kaj vigle esprimiĝas :
« Mi travivis kaj spertis ĉiujn barbarecojn de la registaro Martelly. Li senĉese organizas koruptadon kaj subaĉeteblon de tiu potenco. Hodiaŭ, tio estas memordevo impeti al tiu agado por ke la mafia forto reprezentata de la eta prezidento Martelly sciu kiam ĝi devas foriri por postlasi la landon. Alia alternativo ne ekzistas. »
La manifestaciantoj postulas novan malaltigon de la prezoj de karburaĵoj. Haitio, kiu aĉetas sian petrolon al Venezuelo sub formo de pruntoj je 1% da interezo, ne kapablas pagi ties ŝuldon alKarakaso. Ĝi atingas pli ol miliardo kaj duono da dolaroj. Laŭ Souverain Larose, tio estas honto. « La lando estas malriĉa kaj ili lasos niajn gefilojn kaj genepojn pagi la Petrocariban ŝuldon, li vigle reagas. Ni diras al S°Martelly ke lia unika ŝanco estas eksiĝi kaj eniri malliberejon kapon mallevitan. »
Post pli ol 5 horoj da marŝado sur la stratoj de la ĉefurbo ĉi-sabaton, la manifestacio estis disigita de la polico kiu ekuzis plorigajn gasojn, sed ankaŭ pafis realajn kuglojn kontraŭ la homamaso, okazigante du vunditojn. La opoziciuloj ne tamen intencas haltigi sian movadon kaj alvokas al du pliaj tagoj da ĝenerala striko lundon kaj mardon en Haitio.
Germana DĴ kaj repisto. Kvankam lia repertuaro estas grandparte germanlingva, li ankaŭ faris du esperantlingvajn hiphopkantojn kiuj tre famiĝis inter repemuloj: “Seksperanturismo” kaj “Manĝu bananojn”. Jan Schröder koncertis interalie dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 1996 en Güntersberge kaj la Internacia Seminario (IS) 1998/99 en Kassel (ambaŭ en Germanio). Li intertempe regule laboras dum la IS kiel DĴ.
Seksperanturismo
Teksto
Yeah
Esperanto
Renkontiĝo startas, homoj apartas
sed kiel ili fartas?
Fek! Ja pekfekunda, flirtoj abundaj
lundaj ĝis dimanĉaj
Kelkaj enuigaj, kelkaj tranĉaj
ĉiuj subŝvitaj.
En la diskejo, en la necesejo
en la estrarkunsido de TEJO.
Homoj fumas, koroj lumas,
ili babilumas kaj fingrumas.
La vorto por la forto kun la sorto,
kiu ĝustas pli bone ol sorto estas
Refreno:
Seksperanturismo
ĉe ni en Esperantuj’
Seksperanturismo
animale, nun kaj tuj
Seksperanturismo
ne bonfartiĝu en bordel’
Seksperanturismo
seksumado kun kvinpinta stel’
Se vi emas, dancu la bambon
estas danco kuŝa, ne gamba
fuŝa sambo estas malbon’
fuŝa bambo donas amlecion’
kaj en la halo, jen batalo
…
Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stokholmo, Svedio. Ĝi ekestis en1986 por la unua Kultura Esperanto-Festivalo. La nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La nomo Persone daŭrigas la vortludan tradicion (per-son-e) kiun komencis Amplifiki. Ilia muzikstilo estas gitarpopo.
Persone ofte koncertas en junularaj Esperanto-aranĝoj, ekz. la Internacia Junulara Kongreso kaj la Internacia Seminario. La grupo eldonis jam kvin albumojn, ekde la kasedo 62 minutoj (1987) ĝis la roka disko …sed estas ne (1999), kaj la akustika disko Sen (2002) kiuj montras altan kvaliton kaj impone klaran registron.
Persone estis komence kreita por fari nur unu koncerton en la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en 1986. La ideon naskis Borje Lund, kiu ankaŭ elpensis la nomon “Persone”. La unua provludo okazis la 7an de marto,1986. Post prova prezento antaŭ amikoj en popola domo en Stokholmo,Svedio la 9an de majo, 1986 la grupo konstatis, ke ĝi estas matura por vera koncerto. La premiera koncerto okazis la 17an de majo, 1986 en Upsalodum Kultura Esperanto-Festivalo. Estis sukceso. Ŝokita recenzinto parolis pri la plej granda kresĉendo iam ajn en Esperanta aranĝo. Li pensis pri la eksploda komenco de la kanto “Zime Zum”, per kiu Persone ekigis tiun koncerton. Trafa ĵetado de bananoj fare de Per Ola, dum la kanto “La Banano”, profunde impresis certan aŭskultantinon. Pro la granda sukceso la bando decidis daŭrigi. Neniu tiam suspektis, kiel longeviva fariĝos Persone.
Dum la unuaj jaroj Persone konsistis el Borje Lund (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Martin Wiese (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Bertilo Wennergren (drumo, kantado) kaj Per Ola Axelsson (saksofono, kantado). Kun tiuj membroj Persone registris kaj eldonis sian unuan albumon 62 minutoj en 1987. Dum tiu sama jaro Persone faris turneon en Pollando koncertante ok fojojn.
En 1988 okazis ŝanĝoj. Nova membro aliĝis: Benedikte Weinreich (sintezilo). Kelkajn monatojn poste Per Ola Axelsson forlasis la bandon. Tiu nova kvaropo konsistigis Persone-n proksimume unu jaron, dum kiu la grupo koncertis en laInternacia Junulara Kongreso en Zagrebo, Kroatio, kaj en la dua KEF en Lund, Svedio.
En 1989 Benedikte Weinreich forlasis la bandon, kaj dum kelka tempo Persone konsistis el nur Borje Lund, Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren. Dum tiu tempo la bando koncertis interalie en la IJK en Kerkrade, Nederlando.
Fine de 1989 la fondinto Borje Lund, kiu jam ne plu loĝis en Stokholmo, decidis fini sian karieron en Persone. La bando tamen ne povis ne daŭrigi. Martin Wiese tiam studis rokmuzikon en kurso, kaj tie trovis la perfektan novan membron, Anders GROP (elektra basgitaro, kantado), kiu volonte eklernis Esperanton por povi en-Persone-iĝi.
La nova triopo Martin Wiese, Bertilo Wennergren kaj Anders Grop de 1990 ĝis hodiaŭ estas Persone.
En 1990 Persone registris kaj eldonis sian duan albumon, En la spegulo.
En 1994 la bando estis invitita ludi en Luĉia festo de la Stokholmaj Esperanto-kluboj. La ejo malebligis elektran rokkoncerton, kaj tial Persone aŭdacis fari eksperimenton ludante akustike sen drumo, kun du akustikaj gitaroj kaj kun kontrabaso. Estis sukcesa eksperimento, kaj per ĝi malfermiĝis nova akustika ĉapitro en la historio de Persone. De tiam la grupo estas duvizaĝa: kaj elektra rokbando kaj akustika parte roka parte kanzona grupo.
En 1996 la grupo aperigis sian trian albumon, Povus esti simple, la unuan fojon en la formo de kompaktdisko.
Komence de 1999 aperis la kvara albumo, … sed estas ne, k-disko eldonita de Eurokka en la projekto KOLEKTO 2000.
En 2000 la grupo koncertis dum la 7-a KEF en Helsinko, Finnlando.
En 2001 Grop kaj Wennergren transloĝiĝis al Germanio, Grop al Berlino (en la nordo), kaj Wennergren al Tübingen (en la sudo), dum Wiese plu loĝas en Stokholmo en Svedio. Pro tio Persone nun malmulte aktivas. Sed tamen meze de 2002aperis la longe atendita kvina senelektra (akustika) albumo: Sen. Ĝin eldonis Vinilkosmo.
Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone! (el LIBERA FOLIO)
Nur du semajnojn post la apero de la unua vere funkcianta Esperanto-klavaro por iPhone aperis senpaga alternativo. La novan klavaron programis Slava Ŝkljajev, rusa studento en la Usona universitato en Bulgario, kiu antaŭ kelkaj jaroj lernis la fundamentojn de Esperanto, kaj en septembro daŭrigis la lingvolernadon.
(…) >>>>>>>>>>> http://www.liberafolio.org/
Suĝoŭo estas unu el la plej maljunaj urboj en la regiono, menciiĝis en 514 a.K. En 209 a.K. ribelo okazis. Post finkonstruo de Granda Kanalo la urbo trovis sin strategie situante sur grava komercvojo. Invado de mongolojokazis en 1275. Post oftaj internaj militoj en 1937 okazis japana invado.
Suzhou havas humidan subtropikan klimaton kun varmaj, humidaj someroj.
Suĝoŭo havas 2 flughavenojn. La fervoja, voja kaj ŝipa trafiko estas vigla. En la urbo 2 metrooj funkcias.
Hektor Alos, Kiril Velkov: Vortaro de la Tabuaj vortoj en Esperanto
Mallongigoj
GV ĝenerala vortaro – normala vorto
Jar ĵargono – pika vorto, kiu ne uzindas en pruda konversacio
Neo neologismo – proponita vorto far aŭtoro, apenaŭ uzata
Mit mitologio
Sci scienca – faka (ofte medicina) vorto
* verbo netransitiva
=> verbo transitiva
-> vidu (en la okazo, ke la vorto estas lingve malrekomendata)
Kp komparu
pp parolante pri
Vortaro
adulti (GV, *) sekse malfideli, trompi (Kp: kokri)
sangadulto incesto
viradulto 1. sodomio. 2. pederastio
afodio (Sci) skarabo, kiu vivas en fekaĵoj
afrodizio (Sci) eksciteco de la seksorganoj
afrodiziaĵo afrodizianta substanco
malafrodizio pli-malpli kompleta manko de seksa ekscitiĝo
agapo (Neo) amfesteno, komunia festo
ajdeso -> ajdoso
ajdoso (GV) moderna venusa plago
ajdosoo -> ajdoso
amori (GV, *) sekse ami
anafrodizio (Neo) malafrodizio
androgino (Sci) duseksulo (ankaŭ: hermafrodito)
anuso (GV) trafekejo
ascendi (Jar, =>) supreniri (ankaŭ iun)
bakanalo (GV) bakĥanalio, orgio
bakĥanalio (Mit) orgia festo de Bakĥo en Romo; tumulta orgio
bakĥantino (Mit) adorantino posedata de Bakĥo en ties orgia kulto
balano (Sci) glano
bibio (Sci) muŝo, kiu infestas ekskrementon
biseksa (Neo) ambaŭseksa
blenoragio (Sci) inflamo de viraj aŭ inaj generiloj
blenoreo (Sci) kronika blenoragio (= vezika kataro)
bordelo (GV) amordomo
bordelisto posedanto de bordelo
bugri (Jar, =>) anuskoiti (ankaŭ: sodomii)
buĥto (Jar) virina vulvo
buŝino (Neo) virina vulvo
cico (GV) mampinto
cirkumcidi (Sci,
=>)
detranĉe liberigi la glanon
ĉasta (GV) detenanta sin de seksrilatoj, evitanta volupton
ĉiĉo (Neo) 1. virino. 2. virina vulvo
ĉjo-knabino (Jar) vireca samseksemulino
ĉuro (Jar) spermo
ĉuri (Jar, *) orgasmi (ĉe la viro)
defeki (Sci, *) -> feki
deflori (Jar, =>) senvirgigi
diareo (Sci) oftaj kaj likvaj fekoj (Kp: lakso)
ejakuli (Sci, *) spermĵeti
ejakulacii -> ejakuli
eksciti (GV, =>) fari tre intensa la funkcion de korpa organo aŭ senso
ekscizi (Sci, =>) forigi per tranĉa instrumento
ekshibicio (Sci) obsedo senpudore elmontri seksorganojn
ekzibi (Jar, *) ekshibicii
ekskremento (Sci) substanco forkondukita de la organismo (urino, ŝvito kaj ĉefe fekaĵo)
erekti (Sci, =>) pligrandigi kaj rigidigi
eretismo (Sci) eksciteco de organo
eroto (GV) seksa impulso
erotogena kapabla estigi erotajn sencajojn
erotismo ekscesa aŭ patologia emo al seksaj aferoj
erotologio scienca studo pri la eroto aŭ perversioj
erotomanio erota obsedo
erotika (GV) esprimanta aŭ alvokanta seksan volupton
erotiko la amora arto
eŭnuko (GV) kastrita viro
faluso (Jar) servopreta kaco
feki (GV, *) ekskrementi (ankaŭ: kaki, merdi)
ferdo (Neo) vidu: ferdinando
ferdinando (Neo) familiara nomo de la peniso (ankaŭ: ferdo, francisko)
fetiĉismo (Sci) voluptodona altiriĝo al vestaĵoj aŭ aliaj objektoj
fiki (Jar, =>) sekskuniĝi (vidu la soneton XXXV)
fimozo (Sci) mallarĝeco de la prepucia ringo
flatulenco (Sci) akumuliĝo de gasoj precipe en la stomako kaj intesto
fluti (Jar, =>) midzi
forniki (Neo, =>) malĉaste ami, malĉaste seksumi
fotri (Neo, =>) koiti (pp maskloj)
francisko (Neo) familiara nomo de la vira peniso (ankaŭ: ferdo, ferdinando)
frandzi -> franzi
franzi (Jar, =>) piĉleki (Kp: midzi, sesdeknaŭi)
frigida (Sci) sekse inerta, malafrodizia (Kp: impotenta)
ftiro (Sci) pubpediko
ftirio -> ftiro
furzo (GV) anusa eligo de haladzo
gadmeso (Neo) artefarita peniso
garzono (Neo) njo-knabo
gejo (Jar) samseksemulo
gejŝo (GV) eleganta plezurodonantino en Japanio
geŝo -> gejŝo
generi (GV, =>) fiki, sed efike
glano (Jar) peniskapo
gluteo (GV) sidvango
gonokoko (Sci) mikrobo kaŭzanta blenoragion
gruva (Neo) amor-veka
ĝigolo (Neo) juna amisto, vivtenata de pli maljuna virino
havi (Jar, =>) fiki, koni, posedi
hermafrodito (Sci) duseksulo (ankaŭ: androgino)
hetajro (Neo) helena kulturita kaj altsocieta prostituitino
himeno (Sci) karnoprotektilo ĉe virgulinoj
homoseksuala -> samseksama
impotenta (Sci) sekse nekapabla (Kp: frigida)
incesto (GV) seksrilatoj inter proksimaj samfamilianoj (ankaŭ: sangadulto)
ingveno (GV) korpoparto inter la subventro kaj la femuro
inkubo (Mit) diablo, kiu alprenis formon de viro por kuniĝi kun virino (Kp: sukubo)
inocenta (Neo) puranima, nekonscia pri ekzisto de fimoralo
insemi (Neo, =>) fekundigi, ensemi
insinui (Neo, =>) milde, preskaŭ nerimarkeble enŝovi
intumeski (Neo, *) ekŝveli
jonio (Mit) piĉo, kiel objekto de kulto ĉe la hinduoj
kaco (Jar) peniso
kacingo kondomo
kacujo pantalonfendo
kaki (Jar, *) feki
kakaceto (Neo) infana kaco
kastri (GV, =>) senigi je generivo
klimakso (GV) plej supra punkto, apogeo (Kp: orgasmo)
klimaktero (Sci) malfacila periodo de la virina vivo, komenciĝanta post la menopaŭzo
klistero (Sci) enigo de likvaĵo tra la anuso por faciligi la defekon aŭ por nutri
klirtoro (Sci) ina erektiĝema organo ĉe la vulvo
klozeto (GV) necesejo kun akvoŝpruco (Kp: latrino)
koiti (GV, *) sekskuniĝi
kojono (Jar) ĉurovo, testiko
kokri (Jar, =>) adulti
koni (Jar, =>) sekse koni
koncepcii (Neo, *) gravediĝi senmakule
koncipi (Neo, =>) gravedigi (Kp: generi)
kondomo (GV) kontraŭgenera aŭ -kontaĝa kackapuĉo (ankaŭ: kacingo, penisingo)
kondono -> kondomo
konkubi (GV, *) vivi kune sed ne geedzigite (pp viro kaj virino)
konstipo (GV) mallakso
kontracepcio (Neo) metodo celanta laŭvolan nefekundecon
kontracipa (Neo) malhelpanta la koncipiĝon
kopuli (Sci, *) koiti
kopulacii -> kopuli
kundo (Neo) vulvo
kurtizano (Neo) virino malmorale kondutanta, sed klera kaj sprita
kuŝi (Neo, *) sekskuniĝi en horizontala pozicio
lakso (Sci) laksiga malforteco de la intestoj
laksi (GV, *) likve merdi (Kp: diareo)
langumi (Jar, =>) leki ies seksorganojn
lasciva (GV) voluptama
latrino (GV) necesejo sen akvoŝpruco (Kp: klozeto)
lesbo (Jar) samseksemulino
lesbanino -> lesbo
libido (Sci) seksimpulso
lingamo (Mit) peniso, kiel objekto de kulto ĉe la hinduoj
lipoj (Jar) moveblaj karnorandoj de la piĉaperturo
lubriki (GV, =>) meti substancon speciale glitemigan sur frotanta surfaco por faciligi la
glitadon
lueso (Neo) sifiliso
lupanaro (Neo) publikulinejo
mamo (GV) elstara parto de la brusto
maritorno (Neo) malbela, malpura virino
masoĥismo (Jar) volupto el kruelaĵoj trudataj de amat(in)o
masoĥisto (Jar) masoĥismulo
masturbi (GV, =>) seksvolupti sola
meleno (Sci) anusa eliro de nigra sango
melki (Jar, =>) eltiri la lakton el viro
menado (Mit) freneziĝe ekscitita bakĥanino
menopaŭzo (Sci) fino de la menstrua funkcio
menstruo (GV) monata sangelfluo ĉe virinoj (ankaŭ: monataĵo)
merdo (Jar) fekaĵo
meretrico (Neo) romia prostituitino
merkino (Neo) artefarita piĉo
midzi (Jar, =>) penissuĉi, buŝkoiti, fluti (Kp: franzi, sesdeknaŭi)
nano (Neo) vira organo
nato (Neo) gluteo, sidvango
necesejo (GV) ejo por feki kaj urini
necesabo (Neo) tie, kie oni sidas por feki, fekpelvo
nekrofilio (Sci) perversa emo al sekskuniĝo kun kadavroj
nimfo (Sci) vulva lipeto
nimfomanio virina afrodizio (Kp: satiriazo)
njo-knabo (Jar) ineca virsamseksemulo
notora (Neo) konata (kun aĉa nuanco)
nupto (Neo) geedziĝo, seksa pariĝo
oaristo (Neo) poemo de ama interparolo
obscena (GV) krude ofendanta la pudoron
onani (Sci, =>) masturbi
onanismo (Sci) memerotismo
organo (Jar) seksorgano
orgasmo (GV) amvolupt-kulmino (Kp: ĉuri)
orgio (GV) manĝa, drinka aŭ seksa diboĉo
orifico (Neo) enira aŭ elira aperturo
oskuli (Neo, *) kun(kisi)
ovo (Jar) testiko, kojono
ovoido (Sci) globoforma medikamentaĵo, enmetota en la vaginon (Kp: supozitorio)
palpi (Jar, =>) karesi per manoj
pandaro (Neo) homo, kiu aranĝas por aliaj sekretajn amaferojn
pederasto (Jar) pederastiulo
pederastio (GV) 1. seksinklino al junaj knaboj. 2. samseksamo (malŝate)
pejorativa (Neo) havanta tendencon fiigi (aŭ -iĝi), aĉigi (aŭ -iĝi)
peniso (GV) vira seksorgano
perineo (Sci) korpoparto inter la anuso kaj la skroto aŭ la vulvo
perversio (Sci) devio de la seksa instinkto
piĉo (Jar) vulvo
piĉjo -> piĉo
pinupulino (Neo) spice alloga belulino
pipiĉeto (Neo) infana piĉo
pipinjo (Neo) piĉo (karese)
pisi (GV, *) urini
poluo (Neo) polucio
porna (Jar) pornografia
pornografia (GV) pritraktanta malĉastajn temojn
posedi (Jar, =>) fiki, havi, koni
pranci (Neo, *) stariĝi (pp kaco)
prepucio (Sci) haŭto, falde ĉirkaŭanta la glanon
Priapo (Mit) greka dio de la fekundeco, prezentita kun grandega peniso
priapismo (Sci) forta kaj dolora penis-erektiĝo
prostitui (GV, =>) vendi sekson
prostitucio -> prostituado
pruda (GV) ĉasta
puo (Neo) furzo (vidu la soneton XXXII)
pubo (GV) harkovrita parto de la ingveno
pucelo (Neo) (juna) virgulino
pudendo (Sci) korpoparto inter la pubo kaj la anuso
pudoro (GV) kaŝemo de seksaj aferoj
pugo (Jar) postaĵo
puto (Jar) viro, kiu sin prostituas; vira putino
putino (Jar) prostituitino, ĉiesulino
rakahuto (Neo) speco de nutra fekulo
retikulo (Neo) skroto
rufiano (Neo) diboĉulo
sadismo (Jar) volupto el vidado aŭ farado de kruelaĵoj
sadisto (Jar) sadismulo
sadomasoĥismo
(Jar)kuvoluptado
de sadisto kaj
masoĥisto
safismo (Sci) virina seksimpulso al alia virino
safismulino lesbo
satiro (Neo) satiruso
satririo (Neo) satiruso
satiriazo (Sci) vira afrodizio (Kp: nimfomanio)
satiriozo (Neo) satiriazo
satiruso (Neo) homo cinike voluptama
sekso (GV) 1. seksorgano. 2. seksumo
seksumi (Jar, *) amori
semo (GV) ĉuro
sesdeknaŭi (Jar, *) buŝa interlekado aŭ seĉado de la seksorganoj (Kp: franzi, midzi)
sifilo (Neo) sifiliso
sifiliso (Sci) kontaĝa venusa malsano
sino (GV) oportuna korpoparto por sursidi
skopofilio (Sci) anstataŭigado de seksaj rilatoj per ilia rigardado (Kp: vuajerismo)
skoptofilio -> skopofilio
skroto (Sci) kojonujo
sodomismo (GV) sodomio
sodomio (GV) vira sekimpulso al alia viro
sodomii (GV, *) bugri
spermo (GV) virlakto, ĉuro
spozo (Neo) viro edziĝonta aŭ ĵus edziĝinta
sterko (GV) brutaj ekskrementoj, miksitaj kun pajlo por plibonigi la grundon
stimuli (GV, =>) plivigligi la funkciadon de korpa organo
stupro (Neo) malvirgigo (Kp: deflori)
suĉi (Jar, =>) suĉi ies penison, midzi (Kp: franzi)
suĉumi (=>) suĉi
suko (Jar) fluidaĵo el vagino
sukubo (Mit) diablo, kiu alprenis formon de virino por kuniĝi kun viro
supozitorio (Sci) medikamentaĵo, metata en la anuson por faciligi la defekon
ŝaperono (Neo) akompananto de gejunuloj por certigi ĉastan konduton
tabuo (GV) moro, laŭ kiu iuj aferoj estas nefareblaj
testiko (Sci) ĉurovo
tremp(ad)i (GV,
=>)
(longatempe aŭ ripete) malsekigi en likvaĵo
trepidi (GV, *) tremi laŭ etaj skuoj
tohuvabohuo (Neo) ĥaosa malordo, kiel en la Esperanta vortaro
tribadismo (Sci) safismo
uk (Neo) sufikso por kastrita besto
urino (GV) pisaĵo
uroĉo (Neo) virina mamo konsiderata kiel bela objekto
uŝi (Neo, =>) orelfiki
vagino (Sci) kanalo inter la utero kaj la vulvo
vampo (Neo) seksalloga virino, kiu ekspluatas la virojn
venera (Sci) venusa (pri malsanoj)
venerea -> venera
venusa malsano
(GV)malsano sekse
transdonebla
violenti (Neo, =>) perforti, seksatenci
virga (GV) ankoraŭ ne fiki(n)ta, ne stuprita
volupto (Sci) seksardo
vuajerismo (Jar) skopofilio
vukro (Jar) merdo
vulvo (Sci) virina seksorgano
zigoto (Sci) fekundigita ovocelo en la utero
zizinjo (Neo) kaco (karese)
zoofilio (Sci) seksimpulso al bestoj
El Popola Ĉinio – la retejo kun novaĵoj el Ĉinio kaj el la tuta mondo Monda Asembleo Socia (MAS) – la reta asembleo de tiuj, kiuj volas ne nur legi Le Monde diplomatique en Esperanto, sed ankaŭ diskuti kaj agi.