Haitio : plia kolera tago de la opoziciuloj al la prezidento Martelly

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/02/haitio-plia-kolera-tago-de-la-opoziciuloj-al-la-prezidento-martelly.html

08/02/2015

En Haitio, la manifestacioj de la radikala opozicio multobliĝas por postuli la foriron de la prezidento Martelly. Pluraj miloj da personoj denove defiladis sur la stratoj de la ĉefurbo, sabaton 7an de februaro 2015, por denunci koruptadon kaj postuli malaltigon de la prezoj de karburaĵoj. La dato estis grava por la opoziciuloj, ĉar en 1986, la 7an de februaro, Jean-Claude Duvalier estis forpelita de la lando post jaroj da diktaturo.

La kolero de la opoziciuloj al la prezidento Martelly ne malfortiĝas, kaj multaj studentoj nun kuniĝas kun la manifestacioj. En bruado de postuloj Mayson Toussaint, 29-jaraĝa, sin deklaras lacega de la nuna registaro. Li haltigas ĉe la mikrofono de RFI kaj vigle esprimiĝas :

« Mi travivis kaj spertis ĉiujn barbarecojn de la registaro Martelly. Li senĉese organizas koruptadon kaj subaĉeteblon de tiu potenco. Hodiaŭ, tio estas memordevo impeti al tiu agado por ke la mafia forto reprezentata de la eta prezidento Martelly sciu kiam ĝi devas foriri por postlasi la landon. Alia alternativo ne ekzistas. »

La manifestaciantoj postulas novan malaltigon de la prezoj de karburaĵoj. Haitio, kiu aĉetas sian petrolon al Venezuelo sub formo de pruntoj je 1% da interezo, ne kapablas pagi ties ŝuldon alKarakaso. Ĝi atingas pli ol miliardo kaj duono da dolaroj. Laŭ Souverain Larose, tio estas honto. « La lando estas malriĉa kaj ili lasos niajn gefilojn kaj genepojn pagi la Petrocariban ŝuldon, li vigle reagas. Ni diras al S° Martelly ke lia unika ŝanco estas eksiĝi kaj eniri malliberejon kapon mallevitan. »

Post pli ol 5 horoj da marŝado sur la stratoj de la ĉefurbo ĉi-sabaton, la manifestacio estis disigita de la polico kiu ekuzis plorigajn gasojn, sed ankaŭ pafis realajn kuglojn kontraŭ la homamaso, okazigante du vunditojn. La opoziciuloj ne tamen intencas haltigi sian movadon kaj alvokas al du pliaj tagoj da ĝenerala striko lundon kaj mardon en Haitio.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/02/haitio-plia-kolera-tago-de-la-opoziciuloj-al-la-prezidento-martelly.html

Flago-de-Haitio
Flago-de-Haitio

Amanda (PERSONE)

Amanda

Kantas Persone, teksto: Martin & Bertilo, muziko: Martin

Teksto

Nun estas jam la tria foj’
Dum tiu ĉi semajno nur
Ke iras ni sur sama voj’
Ĉu venos ni al mur’

Ĉu devas ĉiu paŝo
Nin konduki ĝis la fin’?
Ĉu eblas amikeco
Inter viro kaj virin’?

Refreno:

Amanda!, kion volas vi?
Amanda!, ĉu same kiel mi?
Amanda!

Kaŝite kreskas mia mir’
Mi estas eble nur stultul’
Kiam tempo venas por disir’
Ni haltas ĉe la stratangul’

Vi staras ĉi-apude
Mi sopiras al ektuŝ’
Mi kisas vin survange
Sed neniam sur la buŝ’

Refreno

Mi volas de vi la respondon
Al silenta demando
Kiun mi ne kuraĝas demandi al vi
Mi serĉas en viaj okuloj
Kaj en via voĉo.

Refreno

http://bertilow.com/persone/

http://eo.wikipedia.org/wiki/Persone

Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stokholmo, Svedio. Ĝi ekestis en1986 por la unua Kultura Esperanto-Festivalo. La nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La nomo Persone daŭrigas la vortludan tradicion (per-son-e) kiun komencis Amplifiki. Ilia muzikstilo estas gitarpopo.

Persone ofte koncertas en junularaj Esperanto-aranĝoj, ekz. la Internacia Junulara Kongreso kaj la Internacia Seminario. La grupo eldonis jam kvin albumojn, ekde la kasedo 62 minutoj (1987) ĝis la roka disko …sed estas ne (1999), kaj la akustika disko Sen (2002) kiuj montras altan kvaliton kaj impone klaran registron.

PERSONE

Persone estis komence kreita por fari nur unu koncerton en la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en 1986. La ideon naskis Borje Lund, kiu ankaŭ elpensis la nomon “Persone”. La unua provludo okazis la 7an de marto,1986. Post prova prezento antaŭ amikoj en popola domo en Stokholmo,Svedio la 9an de majo, 1986 la grupo konstatis, ke ĝi estas matura por vera koncerto. La premiera koncerto okazis la 17an de majo, 1986 en Upsalodum Kultura Esperanto-Festivalo. Estis sukceso. Ŝokita recenzinto parolis pri la plej granda kresĉendo iam ajn en Esperanta aranĝo. Li pensis pri la eksploda komenco de la kanto “Zime Zum”, per kiu Persone ekigis tiun koncerton. Trafa ĵetado de bananoj fare de Per Ola, dum la kanto “La Banano”, profunde impresis certan aŭskultantinon. Pro la granda sukceso la bando decidis daŭrigi. Neniu tiam suspektis, kiel longeviva fariĝos Persone.

Dum la unuaj jaroj Persone konsistis el Borje Lund (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Martin Wiese (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Bertilo Wennergren (drumo, kantado) kaj Per Ola Axelsson (saksofono, kantado). Kun tiuj membroj Persone registris kaj eldonis sian unuan albumon 62 minutoj en 1987. Dum tiu sama jaro Persone faris turneon en Pollando koncertante ok fojojn.

En 1988 okazis ŝanĝoj. Nova membro aliĝis: Benedikte Weinreich (sintezilo). Kelkajn monatojn poste Per Ola Axelsson forlasis la bandon. Tiu nova kvaropo konsistigis Persone-n proksimume unu jaron, dum kiu la grupo koncertis en laInternacia Junulara Kongreso en Zagrebo, Kroatio, kaj en la dua KEF en Lund, Svedio.

En 1989 Benedikte Weinreich forlasis la bandon, kaj dum kelka tempo Persone konsistis el nur Borje Lund, Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren. Dum tiu tempo la bando koncertis interalie en la IJK en Kerkrade, Nederlando.

Fine de 1989 la fondinto Borje Lund, kiu jam ne plu loĝis en Stokholmo, decidis fini sian karieron en Persone. La bando tamen ne povis ne daŭrigi. Martin Wiese tiam studis rokmuzikon en kurso, kaj tie trovis la perfektan novan membron, Anders GROP (elektra basgitaro, kantado), kiu volonte eklernis Esperanton por povi en-Persone-iĝi.

La nova triopo Martin Wiese, Bertilo Wennergren kaj Anders Grop de 1990 ĝis hodiaŭ estas Persone.

En 1990 Persone registris kaj eldonis sian duan albumon, En la spegulo.

En 1994 la bando estis invitita ludi en Luĉia festo de la Stokholmaj Esperanto-kluboj. La ejo malebligis elektran rokkoncerton, kaj tial Persone aŭdacis fari eksperimenton ludante akustike sen drumo, kun du akustikaj gitaroj kaj kun kontrabaso. Estis sukcesa eksperimento, kaj per ĝi malfermiĝis nova akustika ĉapitro en la historio de Persone. De tiam la grupo estas duvizaĝa: kaj elektra rokbando kaj akustika parte roka parte kanzona grupo.

En 1996 la grupo aperigis sian trian albumon, Povus esti simple, la unuan fojon en la formo de kompaktdisko.

Komence de 1999 aperis la kvara albumo, … sed estas ne, k-disko eldonita de Eurokka en la projekto KOLEKTO 2000.

En 2000 la grupo koncertis dum la 7-a KEF en Helsinko, Finnlando.

En 2001 Grop kaj Wennergren transloĝiĝis al Germanio, Grop al Berlino (en la nordo), kaj Wennergren al Tübingen (en la sudo), dum Wiese plu loĝas en Stokholmo en Svedio. Pro tio Persone nun malmulte aktivas. Sed tamen meze de 2002aperis la longe atendita kvina senelektra (akustika) albumo: Sen. Ĝin eldonis Vinilkosmo.

Bertilo nun loĝas en Germanio.

En 2007 Martin Wiese eldonis (ne kiel Persone, sed kiel Martin & la talpoj) la albumon Pli ol nenio.

Diskaro

  • 1987 – 62 minutoj
  • 1991 – En la spegulo
  • 1996 – Povus esti simple
  • 1998 – …sed estas ne
  • 2002 – Sen

http://eo.wikipedia.org/wiki/Persone
http://bertilow.com/persone/

(http://eo.wikipedia.org/wiki/Persone)

Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone! (el LIBERA FOLIO)

Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone! (el LIBERA FOLIO)

Nur du semajnojn post la apero de la unua vere funkcianta Esperanto-klavaro por iPhone aperis senpaga alternativo. La novan klavaron programis Slava Ŝkljajev, rusa studento en la Usona universitato en Bulgario, kiu antaŭ kelkaj jaroj lernis la fundamentojn de Esperanto, kaj en septembro daŭrigis la lingvolernadon.
(…)  >>>>>>>>>>>    http://www.liberafolio.org/

http://www.liberafolio.org/
http://www.liberafolio.org/  

senkostan Esperanto-klavaron (I-Tunes)